کد خبر: 1287920
تاریخ انتشار : ۲۳ شهريور ۱۳۹۲ - ۲۰:۳۷

La unua minareto konstruita en Danio

La nova moskeo konstruata en Kopenhago Danio estas la unua moskeo kiu havos minareton.



Irana Korano Novaĵ-Agentejo (IKNA), citante Islam.ru TTT-ejo, informis ke moskeo konstruita en Nord-Okcidenta distrikto en Kopenhago havos minareton je 20-metra alteco. La Islama komunumo en Danio reklamis ĝojon pro la afero.


Ĉi tiu estas la unua minareto en Danio kaj ankoraŭ havas nur simbolan rolon ĉar la dana leĝo ne permesas la alvokon al preĝado de tiuĉi minareto. Kopenhaga nova moskeo estas konstruita sur areo de 6800 kvadrataj metroj kaj estas la unua moskeo en la lando kiu aspektas kiel moskeo.


Dana Islama Organizo pritraktas konstruaĵon de la moskeo. La moskeo estos finita kaj inaŭgurita en la sekvaj monatoj. Sinjoro Abdolhamid Alhamdi, Prezidanto de la organizo, diris: "La konstruaĵo de ĉi minareto estas forta respondo donita al la dana karikaturoj de la Profeto Mohamedo (SAVA). Islamaj gvidantoj en Danio konsentas ke ĉi minareto mildigas la ofendon de la karikaturo, kaj fortigas amikecon kun kredantoj de aliaj religioj. Pri la minareto, li rakontis en la Dana televido: "Ni islamanoj estas parto de la dana socio kaj kun la konstruo de tiu minareto atendas turisman kreskon kaj prestiĝon de la landa islamanoj."


1284910


captcha